La Batalo de l’ Vivo

Produced by David G. Simpson

La Batalo de l’ Vivo

Charles Dickens

El la germana traduko tradukis

L.L. Zamenhof

1891

PARTO UNUA.

Anta? longa, longa tempo — tute egale kiam kaj kie en Anglujo — estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiam la ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floroj, kreitaj de la mano de la Plejpotenca por esti odora pokalo por la roso, vidis en tiu tago sian multekoloran kalikon plenigita de sango kaj mortis en teruro. Multaj insektoj, kiuj havis sian delikatan koloron de senkulpaj folioj kaj vestoj, en tiu tago nove kolori?is de mortantaj homoj kaj lasis per sia rapidega forkuro nenaturan postesignon. La multekolora papilio sur la rando de siaj flugiloj portis sangon en la aeron. La rivereto havis ru?an akvon. El la tero disbatita per la piedoj fari?is mar?o, kie en malpuraj malseka?oj, kiuj sin kolektis en la enbata?oj de piedoj de homoj kaj hufoj de ?evaloj, la ?ie superreganta koloro malagrable brilis en la suno.

La ?ielo nin gardu de vido de sceno, kiun la luno vidis sur tiu ?i loko, kiam ?i super la nigraj arbaraj dorsoj de la montetoj sin levis sur la horizonto kaj rigardis sur la ebena?on, semitan de suprenturnitaj viza?oj, kiuj anta? nelonge sur brusto patrina ridetis al la okuloj de patrino a? trankvile dormetis. La ?ielo nin gardu de la sekretoj, kiujn la vento plena je odoro de mortinta?o super la ebena?o murmuretis pri la laboroj de tiu ?i tago kaj pri la morto kaj la suferoj de tiu ?i nokto. Ofte ankora? la silenta luno briladis super tiu ?i kampo de l’ batalo, ofte la steloj malgaje ?in observadis, ofte la ventoj de ?iu flanko de l’ mondo preterblovadis super ?i, anta? ol la postesignoj de tiu batalo malaperis.

La signoj restis ankora? longan tempon, sed nur en bagateloj, ?ar la naturo, staranta tre alte super la malbonaj pasioj de la homo, balda? ree ricevis sian gajecon kaj ridetadis super la kulpa kampo de l’ batalo tiel same, kiel anta?e, kiam la kampo estis ankora? senkulpa. La ala?doj kantadis alte super ?i, la ombroj de la flugantaj nuboj kuradis ludante super la herbejoj kaj arbaroj, super la tegmentoj kaj turoj de la urbo borderita de arboj, rapidante al la brilanta malproksima?o, kie la tero kaj ?ielo kuni?as kaj la vespera ?ielru?o estingi?as. Greno estis semata kaj elkreskadis kaj estis rikoltata; la rivereto, kiu anta?e estis ru?e kolorigita, turnadis radon de muelejo; viroj fajfadis post la plugilo; ?afoj kaj bovoj pa?ti?adis sur la herbejo; knaboj kriadis sur la kampoj por fortimigi la birdojn; fumo sin levadis el la kamentuboj; sabataj sonoriloj gaje sonoradis; maljunaj homoj vivadis kaj mortadis; la modestaj kreita?oj de la kampo kaj la simplaj floroj de l’ arbaro floradis kaj velkadis en la kutima tempo sur la sanga kampo, kie multaj miloj da homoj anta?e falis en la granda batalo.

Sed en la komenco oni vidadis en la semita?o pli mallumajn lokojn, kiujn la homoj rigardadis kun sento de teruro. Jaro post jaro ili revenadis; kaj oni sciis, ke sur tiuj ?i fruktaj lokoj homoj kaj ?evaloj ku?is enterigitaj en senorda amaso kaj bonigis la teron. La kampisto, kiu tie plugadis, timadis la grandajn vermojn, kiuj lo?is tie ?i en la tero; kaj la garboj, kiujn oni tie rikoltis, en la da?ro de multaj jaroj estis nomataj la garboj batalaj kaj metataj aparte, kaj neniam garbo batala ?e la festo de rikolto venadis sur la lastan veturilon. Tra longa tempo kun ?iu farita sulko estis trovata postesigno de la batalo. Longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur la kampo kaj duone detruitajn barilojn kaj murojn sur la lokoj, kie estis mortiga mana batalado, kaj lokojn forte batitajn per piedoj, kie nenia herbeto volis kreski. Longan tempon ?iu knabino timis ornami al si la harojn a? la bruston per la plej bela floro de tiu ?i kampo de l’ mortintoj; — kaj longan tempon oni kredis, ke la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin de?iras, neforigeblan makulon.

Sed la jaroj, kvankam ili pasadis tiel rapide, kiel la nuboj de somero, per sia irado malaperigadis e? tiujn ?i postesignojn de la malnova batalo kaj elvi?is la legendajn rememorojn de ?i el la kapo de la homoj, ?is ili akceptis la formon de fabeloj de maljunaj virinoj kaj kun ?iu jaro estis pli forgesataj. Kie la sova?aj floroj kaj beroj restis tiel longe ne de?irataj, tie nun staris ?ardenoj kaj domoj, kaj infanoj ludadis militon sur la herbo. La vunditaj arboj jam longe estis forbruligitaj. La mallume verdaj lokoj estis ne pli fre?aj, ol la memoro pri tiuj, kiuj ku?is enterigitaj sub ili. ?iam ankora? la plugilo alportadis de tempo al tempo pecojn da rusta fero, sed estis malfacile rekoni, por kio ?i servis, kaj la trovantoj meditadis kaj disputadis pri tio ?i. Malnova nigra kiraso kaj kasko tiel longe pendis en la pre?ejo, ke tiu sama malforta duone blinda maljunulo, kiu nun vane penadis ilin rekoni supre sur la blanka arka?o, jam kiel infano kun mirego ilin rigardadis. Se la militistaro mortigita sur la kampo de l’ batalo povus por unu momento sin levi en la formo, kiel ?iu falis, kaj sur la loko, kie li trovis la morton, tiam fenditaj kranioj en centoj enrigardus en la pordojn kaj fenestrojn de la dometoj, aperus ?irka? la paca kameno, estus amasigitaj en la grenejoj, levus sin inter la infano en la lulilo kaj ?ia flegantino kaj digus la rivereton, volvus sin ?irka? la rado de l’ muelejo, plenigus la ?ardenon kaj la herbejon, kaj la amason da fojno ili alte levus per mortantoj. Tiel ?an?ita estis la loko, kie multaj miloj da homoj falis en la granda batalo.

Eble nenie en la ?irka? cent jaroj la loko estis pli ?an?ita, ol en unu malgranda frukta ?ardeno post malnova ?tona domo kun longa la?bo anta? la pordo. Tie en unu bela mateno de a?tuno estis a?data muziko kaj sincera ridado, kaj du knabinoj gaje dancadis sur la herbo, dum kvin-ses vila?aj virinoj staris sur ?tuparoj kaj de?iradis pomojn de la arboj, sed de tempo al tempo haltadis en sia laboro kaj rigardadis al la gajulinoj. ?i estis ?arma, natura vido; bela tago, trankvila loko; kaj la du knabinoj dancadis kun kora ?ojo tute gaje kaj sen?ene.

Se en la mondo neniu volus brili — tio ?i estas mia opinio, kaj mi pensas, Vi konsentos kun mi — ni multe pli bone vivus kaj multe pli nin amuzadus reciproke. Estis tre agrable rigardi, kiel la du knabinoj dancadis. Ili havis neniujn rigardantojn ekster la pom?irantaj virinoj sur la ?tuparoj. Estis al ili tre agrable pla?i al la virinoj, sed ili dancadis pro sia propra plezuro (almena? tiel oni devis kredi); kaj estis malfacile deteni sin de admiro, tiel same kiel ili ne povis sin deteni de la dancado. Kaj kiel ili dancadis! Ne kiel dancistinoj teatraj. Tute ne! Kaj ne kiel la bonegaj lernantinoj de sinjorino Tiu-kaj-tiu. Neniel! ?i ne estis kvadrilo, ne menueto kaj e? ne simpla anglezo. ?i estis nek la? la malnova stilo, nek la? la nova, nek la? la franca, nek la? la angla stilo; pli ?uste okaze iom en la stilo hispana, kiu, kiel oni diras, estas stilo libera kaj vigla kaj de la frapantaj kastanjetoj ricevas iom la karakteron de rava improvizado. Dum ili dancadis sub la fruktaj arboj kaj flugetadis en la ?ardeno supren kaj malsupren kaj turnadis sin reciproke en rondo, la influo de ilia aera movi?ado ?ajne disvastigadis sin plue en la suna gaja ?irka?a?o, kiel ?iam pli grandi?anta rondo en la akvo. Iliaj flugantaj haroj kaj vestoj, la elasta herbo sub iliaj piedoj, la bran?oj, kiuj sin balancadis en la vento de l’ mateno, la brilantaj folioj kaj iliaj tremantaj ombroj sur la suka verda tero, la balzama venteto, kiu blovadis kaj ?oje turnadis la malproksimajn ventajn muelilojn — ?io inter la amba? knabinoj kaj sur la malproksima alta?o pluganta kampisto, kiu estis vidata sur la horizonto, kvaza? li starus en la fino de l’ mondo — ?ajne anka? dancadis.

Fine la pli juna de la dancantaj fratinoj sin ?etis malfacile spirante kaj gaje ridante sur benkon, por ekripozi. La dua sin apogis al arbo apude. La muzikantoj, harpo kaj violono, finis per plena akordo, kvaza? fanfaronante per sia vigleco, kvankam la muziko efektive estis tiel rapida kaj tiel pene konkuradis kun la dancado, ke ?i e? unu minuton pli ne povus elteni. La virinoj, kiuj de?iradis pomojn sur la ?tuparoj, ekmurmuris aprobante kaj denove komencis fervore laboradi kiel abeloj.

Eble tial ilia fervoro ankora? pligrandi?is, ?ar nejuna sinjoro, doktoro Jeddler en propra persono — Vi devas scii, ke ?i estis la domo kaj ?ardeno de doktoro Jeddler kaj la du knabinoj estis la filinoj de doktoro Jeddler — elvenis, por vidi, kio fari?as, kaj kiu al la diablo sur lia propra tero faras muzikon anta? la man?o de l’ mateno. ?ar la doktoro Jeddler estis granda filozofo kaj ne tre muzikema.

“Muziko kaj dancado hodia?!” diris la doktoro al si mem kaj mirante haltis. “Mi pensis, ke ili timas la hodia?an tagon. Sed ?i estas mondo plena je mala?oj. Sed Grace, sed Marion!” li aldonis pli la?te, “?u la mondo hodia? matene estas pli freneza ol ordinare?”

“Se ?i tiel estus, estu tiun ?i fojon iom malsevera”, respondis al li la pli juna filino Marion, alirante al li kaj rigardante al li en la viza?on, “?ar hodia? estas ies tago de naski?o”.

“Ies tago de naski?o, mia kateto?” diris la doktoro. “?u vi ne scias, ke ?iun tagon estas ies tago de naski?o? ?u vi ne scias, kiom multe da novuloj ?iun minuton komencas la strangan kaj ridindan aferon — ha, ha, ha! oni tute ne povas paroli pri ?i serioze — kiun oni nomas la vivo?”

“Ne, patro!”

“Kompreneble vi ne; vi estas virino — preska?”, diris la doktoro. “Cetere”, li aldonis kaj rigardis en la belan viza?on, kiu sin tiris al la lia, “mi pensas, ke ?i estas via tago de naski?o”.

“Kio! Efektive, mia patro?” ekkriis lia amata filino kaj donis al li la lipojn por kiso.

“Jen havu! kaj anka? mian amon”, diris la doktoro kaj kisis ?in; “kaj tiu ?i tago ofte, tre ofte revenadu — kia penso! La penso deziri oftan ripetadon en tia farso”, diris la doktoro por si mem, “estas bona! Ha, ha, ha!”

La doktoro Jeddler estis, kiel la leganto jam scias, granda filozofo; kaj la ?efa tezo de lia filozofio estis rigardi la tutan mondon kiel grandega farso, kiel io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri ?i. Tiu ?i dogmo estis en sia komenco rezultato de la kampo de l’ batalo, sur kiu li lo?is, kiel Vi balda? scii?os.

“Kiel propre venis al Vi la muziko?” demandis la doktoro. “Kompreneble ?i estas ?telistoj de kokoj. De kie venis la muzikantoj?”

“Alfred ilin alsendis”, respondis lia filino Grace kaj ree alfortikigis kelkajn simplajn florojn, per kiuj ?i anta?e ornamis la harojn de sia fratino kaj kiujn la dancado malfortikigis.

“Tiel Alfred alsendis la muzikon?” rediris la doktoro.

“Jes, li renkontis ilin en la vojo, kiam li matene venis. Tiuj ?i homoj migras per piedo kaj tiun ?i nokton ripozis en la urbo; kaj ?ar hodia? estas la tago de naski?o de Marion kaj li pensis, ke li faros al ?i plezuron, li alsendis ilin tien ?i kun bileto, en kiu estis skribite, ke, se mi ?in aprobas, ili alportu al ?i serenadon.”

“Jes, jes” diris la doktoro, “li ?iam demandas vian opinion”.

“Kaj ?ar mia opinio sin montris favora”, gaje diris Grace kaj haltis por momento, por admiri la ?arman kapon, kiun ?i ornamis; “kaj ?ar Marion estis tre gaja kaj komencis danci, ni fine dancis amba? sub la muziko de Alfred, ?is ni perdis la spiradon. Kaj la muziko pla?is al ni tiom pli, ke Alfred ?in sendis. Ne vere, kara Marion”?

“Ho, mi ne scias, Grace. Kiel vi min turmentas kun Alfred!”

“Mi vin turmentas, kiam mi parolas pri via amanto”! diris ?ia fratino.

“Tion ?i mi scias, ke estas por mi sufi?e indiferente, ?u oni parolas pri li a? ne”, diris la malgranda koketulino, dis?irante kelkajn florojn, kiujn ?i havis en la mano kaj dis?etante la foliojn sur la tero. “Preska? jam tedis al mi a?dadi pri li; kaj se vi diras, ke li estas mia amanto —”

Pages: First | 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | ... | Next → | Last | Single Page